zutfena klubo
14:00 - 17:30 (MET)
Eŭropo/Amsterdamo
Elekti horzonon
neformala kunveno

Loka

Paroli al publiko
Rete ekzistas pluraj eblecoj lerni Esperanton. Estas kursoj, tekstoj, podkastoj kiujn oni povas aŭskulti kaj jutubaj filmetoj spektebla. Pli malmultaj eblecoj estas praktiki paroladon. Tio estas alia kapablo kaj por tio pli bone estas renkonti fizike. Tial mi kontentas, ke nun ankaŭ estas Esperanto-klubo en Zutfeno.
Por paroli publike multaj homoj devas venki sin. Precipe kiam vi ankoraŭ ne bone parolas la lingvon. Antaŭ kelkaj jaroj mi estis membro de asocio de Toastmasters-klubo (tradukita tostuloj). Toastmasters estas internacia asocio kun multaj lokaj kluboj en la mondo. Dum klubkunveno oni lernas presenti sin kaj superi timon paroli.
Dum nia renkontiĝo ni renkontos Toastmasters kaj praktikos paroli Esperanton laŭ la maniero de Toastmasters. Ĉiuj estos bonvenaj kaj vi ne bezonas prepari vin.
Post la 16-a horo ni kune agrable trinkos trinkaĵon en kafejo.

Tempo: la 4-a de novembro de 14:00 ĝis 17:30
Loko: De bibliotheek Zutphen, Broederenkerkplein 2, 7201 JP Zutphen
Se vi volas scii pli pri Toastmasters, legu https://toastmasters.nl aŭ https://www.toastmasters.org.  



📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

fkhovinga(ĉe)gmail.com
biblioteko/broederenkerk, kelkcent metrojn de la stacidomo

Interesiĝintoj

Administranto
User profile pictureRonaldo NOBEL'