🖥 Diskuto: Pri via(j) lingvo(j)
20:30 - 22:00
Aŭstralio/Adelajdo
Elekti horzonon
Zumado per Zoom (ĉiusemajna babilado)

Internacia

Ni renkontiĝas ĉiusemajne je la sama horo por babili, kutime laŭ temo, sed ofte ne. Novaj partoprenantoj estas aparte bonvenaj.

Ĉiu esperantisto parolas almenaŭ unu alian lingvon, kaj multaj esperantistoj parolas pliajn lingvojn (krom la denaska), kaj eĉ lernas aliajn. Ni parolu pri tiuj lingvoj. Ĉu estas facile por alia lerni vian denaskan lingvon? Kial aŭ kial ne? Kiujn aliajn lingvojn vi parolas aŭ lernas? Kiuj trajtoj de tiuj lingvoj igas ilin malfacilaj?

Partoprenu mardon je 20:30 (UTC +9:30), per la jena ligilo:
https://us04web.zoom.us/j/73257972732?pwd=ZkJLZExOaGhMek1meEx4UXg3UEd2Zz09
Identigilo: 732 5797 2732, pasvorto: perlalango
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉