26.11.2020 (ĵaudo!): 19.00 horo virtuala kunveno per Zoom: Bild-Prelego de Jan Raring: krepusko.jpg488 kBBicikle de Waltrop al Hanojo Jan Raring, studento el Münster, Germanujo, raportas pri siaj spertoj dum sia vojaĝo per Power-Point-prelego: Bicikle de Waltrop al Hanojo: Sendube necesas kuraĝo por realigi tian planon - krom kuraĝo kompreneble, organizemo, kapablo improvizi, bona sano, longa trejnado, stabila ekipaĵo kaj inklino al aventuroj. Jan Raring eluzis la tempon inter abiturienta ekzameno kaj ekstudo por fari ĝuste tion. De Julio 2018 ĝis Aŭgusto 2019 dum 14 monata vojaĝo longa pli ol 22.000 kilometrojn kun tendo, sola aŭ kun variaj kunveturantoj, li interkonatiĝis kun homoj kaj kulturoj jen pli jen malpli fremdaj.
Kapadocio.jpg56,3 kBNi okazigas renkontiĝon du- ĝis trifoje monate, nur en somero kaj ĉirkaŭ kristnasko ni paŭzas. Niaj eventoj estas taŭgaj por komencantoj, progresantoj kaj flue parolantoj. Tiu ĉi grupo estas malferma por ĉiu aĝo