🖥 IREA Okazigas: Origamio kaj Esperanto: ĉu eblas dialogo kaj kunlaboro? Ateliero- 66. Skatoloj en formo de koro.
18:00 - 19:30
Etc/UTC
Elekti horzonon
Ateliero- 66. Skatoloj en formo de koro.

InternaciaKurso

Ateliero- 66. Skatoloj en formo de koro.

Morgaŭ okazos la Festo de Ĉiuj Amiĝintoj aŭ Sankta Valentino, kiu donas bonan okazon paroli pri amo, pri amikaj rilatoj, pri la “koro” kiel simbolo de amo kaj pri magio de origamio, kiu kapablas transmeti la esprimon de amo senvorte, nur per malgranda papereto kunmetita en la formo de koro... Saman ni povas diri pri Esperanto, tiu magia komunikilo, danke al kiu ni havas verajn amikojn en la  tuta mondo, pri kiuj ni pensas kun tenereco kaj amo. La skatoloj en formo de koro estas por ili. Unu de tiuj skatoloj estas inventita de la tre fama origamiisto Jeremi Ŝafer.
 
En la atelieroj kaj prelegetoj de Larysa Osadchuk (asocio “Animation Création Cullture Origami”) ni volas prezenti origamion kiel nevortan universalan lingvon, kiu faciligas la komunikadon, kaj trovi en dialogo kun esperantistoj, ĝian aplikon por disvastigi Esperanton. Ni ankaŭ montros ke origamio ne estas nur la malnova japana arto por krei modelojn el papera kvadrato sen gluo kaj tondilo, sed nuntempe fruktodona scienco kaj tekniko, kiu laboras en diversaj kampoj: en matematiko, inĝeniera arto, arkitekturo, dizajnado, pedagogio kaj art-terapio.
Ĉiufoje ni faldos 2-3 interesajn modelojn rilate al la temo de la ateliero. Origamio iĝas pli kaj pli atentokapta ŝatokupo por ĉiuj en la mondo, sendepende de aĝo aŭ profesio; ĝi paroligas homojn kaj kreas etoson de konfido kaj ĝojo.
 
Origamio – «Festo, kiu estas ĉiam kun vi». Aliĝu!
 
Korajn dankojn al Carlos Oliveira, esperantisto kaj origamiisto el Brazilo, por la belega afiŝo kaj al Alain Delmotte, esperantisto kaj origamiisto el Francio, por teknika helpo.
 
La ateliero daŭros ekde la 19.00 ĝis la 20.30 (laŭ la horzono de Francio, t.e. UTC+1) ĉi dimanĉon,
13.02.2022, ligilo por la virtuala ateliero de origamio: 
 
 https://us02web.zoom.us/j/85400237948
Kunven-identigilo (Meeting ID): 854 0023 7948
Pasvorto (Password): la nomo de nia kara kaj komuna lingvo per minuskloj
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.espero.ir
info(ĉe)espero.ir

Interesiĝintoj

Administranto