🖥 Lingvaj Festivaloj, Ĉu vi volas organizi LF en via urbo?
15:00 - 16:00
UTC
Elekti horzonon
Ĉiumonate Dennis Keefe helpos al vi starigi aŭ plibonigi vian Lingvan Festivalon.

Kunveno/Evento

Lingva Festivalo estas la prezentado de diversaj lingvoj al la ĝenerala publiko en la formo de 40-minutaj lingvo-lecionoj.  Povas esti 10 lingvoj, 20 lingvoj, 50 aŭ pli, aŭ nur kvar aŭ kvin. 

La tuta Lingva Festivalo povas daŭri tutan tagon, duonan tagon, aŭ plurajn tagojn.  Kutime kiam homoj alvenas al la Lingva Festivalo, ili vidas tabelon kiu indikas ĉiuhore kaj ĉiuloke kiam kaj kie kaj kiam la lingvoj prezentiĝos.  Kutime, pluraj lingvoj-prezentadoj okazas samtempe.  Ofte, la prezentadoj ĉeesteblas en diversaj partoj de la tago.

Esperantistoj tra la tuta mondo jam organizis pli ol cent el tiaj festivaloj, kaj mi, Dennis Keefe, alvenos ĉi tie en la reto ĉiumonate, dimanĉe, je la 15a horo UTC por helpi al vi, kaj respondi al viaj demandoj se vi ŝatus starigi vian propran  festivalon en via urbo, en via kvartalo, en via lernejo, en via universitato.

Jen la aliĝo-informo:

ATENTU: Retkonekto-problemo hodiaŭ NUN, 15:25 UTC, en Cullera.  Belega vetero, lokaj turistoj kolektiĝas sur la plaĝo antaŭ mia loĝejo kaj interreto-uzo troas, ĝenante la sistemon.

Meeting ID: 980 5792 0936
Passcode: festivalo

---



📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

esperanto.kurso.valencio(ĉe)gmail.org

Administranto
User profile pictureDennis Keefe