🖥 Neo, la forgesita posteulo de Esperanto
20:00 - 21:30 (MET)
Eŭropo/Bruselo
Elekti horzonon
Kiam ni estis junaj en la gazetaro svarmis artikoloj pri Neo, la planlingvo elpensita de Arturo Alfandari (1888-1969). Sed nun oni apenaŭ plu aŭdas pri ĝi. Kio okazis? Kaj kia estis tiu lingvo? Ĉu simila al Esperanto? Vendredon la 31an de januaro je la 8a vespere Martin Ptasinski parolos pri ĝi en la antverpena klubo. La prelego estas tutmonde spektebla per la programo Zoom.

Kunveno/Evento

Programo sekvos
 
Nian retpaĝon vi trovas tra: https://www.esperanto.be/antwerpen
Facebook-paĝo ĉe: La Verda Stelo Antverpeno

===================

Tiu ĉi programero okazos hibride kaj kunlabore de la Londona Esperanto-Klubo ekde la 20a horo antverpena tempo en interreto per "ZOOM".

Petu la enirkodon ĉe esperanto-antwerpen@esperanto.be antaŭ 18:00 CET.
Vi tiam ricevos retmesaĝon kun informoj vendredposttagmeze.
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉