Zamenhoffesto en Freiburg
11:00 - 18:00 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
Zamenhoffesto en Freiburg

Loka

Karaj amikoj, 
nome de Esperanto Freiburg mi elkorege salutas vin kaj invitas vin al la Zamenhoffesto en Freiburg. 
Kvankam la  programdetaloj ankoraŭ ne estas fiksitaj, jen kion ni momente imagas pri nia Zamenhoffesto, kondiĉe, ke la viruso permesas tion:
La dato estas la 17-a de decembro
la ejo estas nia klasika „Treffpunkt” 
(kiu intertempe ŝanĝis sian nomon al FZE – Freiburger Zentrum für Engagement), kiu tamen atingeblas samloke: Schwabentorring 2
Je la 11a horo ni renkontiĝu en Treffpunkt en ĉambro 5
11:30        prelego/prezentado
12:30        tagmanĝo en la najbara picejo Taormina
14:00        (denove en Treffpunkt) 
        kafumado
        pliaj informoj kaj libera babilado 
        fino ĉirkaŭ je la 18a
(Por eblaj interesitoj: la kristnaska bazaro estas malferma de la 10a ĝis la 20a30. Kiu volus viziti ĝin, povas fari tion memstare, aŭ antaŭ aŭ post nia renkontiĝo)
Bonvolu anonci vian intereson partopreni al Ursula sub la adreso: zamenhoffesto22 @ posteo.de
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉