🖥 VEK Veterana Esperantista Klubo
16:00 - 17:30
UTC
Elekti horzonon
Mia vivo en, kaj ekster, Esperantujo. Ursula Grattapaglia

Kunveno/Evento

Ursula Grattapaglia parolos pri siaj pli ol sep jardekoj en Esperantujo, dum la 29a monata kunveno de VEK, la Veterana Esperantista Klubo.  Ursula parolos  lundon, la 2an de marto, 2026, je la 16:00 UTC (horo de Parizo kaj Romo 17:00).  Post ŝia parolado, ĉeestantoj estos invititaj starigi al Ursula demandojn kaj kunhavigi anekdotojn kaj rakontojn pri ŝi.

2026 Kalendaro:

La 5a de januaro:  Gian Carlo Fighiera
La 2a de februaro:  Norma Cescotti
La 2a marto:  Ursula Grattapaglia
La 6a de aprilo:  D-ro SO, Gilsu
Majo:  ?
Junio:  ?
Julio:  ?
Aŭgusto:  ?
Septembro:  ?
Oktobro:  ?
Novembro:  ?
Decembro:  ?

**********

Ni lanĉas la novajn retkunvenojn de VEK kun paroladoj, ĉiumonate, de eminentaj Esperantistoj kun 50, 60, 70 jaroj da sperto en Esperantujo.

El kio la nova VEK-formato konsistos?  Anstataŭ ĝenerala priparolado, sen aŭ kun temo, estos la vico de individuaj veteranoj mem, kiuj prezentos, priparolos, eĉ prelegos pri si kaj pri sia tuta Esperanta vivo.

Imagu: unu el niaj karaj veteranoj povos paroli pri sia tuta Esperanta mikrokosmo de siaj verda lando.  La komenco, la mezo, la nuno.  La motivoj, la bariloj.  La ĝojo, la malfacilaj momentoj.

Finvenke, raŭmisme.  Parole, skribe, revue, klube, kongrese, pasportserve, kabee kaj restariĝe, amike kaj eĉ ame.

Kaj daŭra, aŭdebla monumento por venontaj generacioj.

Amike, Dennis Keefe.
esperanto.kurso.valencio (ĉe) gmail.com
 
***
Venu ĉi tie al la kunveno:
https://us02web.zoom.us/j/81515004796 
Nur se demandite: Kunven- identigilo: 815 1500 4796  Pasvorto: la nomo de nia komuna lingvo per minuskloj.

Dennis Keefe.
esperanto.kurso.valencio (ĉe) gmail.com

📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

keefeinchina(ĉe)gmail.com

Interesiĝintoj

Administranto