Cholula iĝis tre ŝatata renkontiĝloko de la klubanoj de Puebla, tial ni decidis ripeti la sperton de pasintaj fojoj do, en dimanĉo la 24an de novembro, ni revidos nin samhore (je la 14ah.) kaj samloke (Parque Soria)
La adreso estas: Calle 3 Ote. Cholula, Puebla.
Trovu nin proksime de la elirejo de la piramidmuzeo por decidi tie kien iri kaj kion fari. ĈIUJ estas invitataj… Venu kaj praktiku Esperanton kun ni en tre amikema etoso, speciale komencantoj estos tre bonvenaj!
Ĉu vi volas havi pli da informoj aŭ havas dubojn? Bv. skribi al ni au sendi telefonan mesaĝon al 222 325 3807
NI ATENDOS VIN!
* Respondecas: Raúl Ojeda kaj Haydeé Delgado, anoj de Esperanto-Puebla.