Al la julia ludado venis 6 homoj kaj ni ludis la jenajn 4 ludojn: Dobble Waterproof, Ursuppe/Primordial Soup, Land Unter/Turn the Tide, kaj Skull King.
jul2.png988 kBjul1.png1,54 MB
La sekva ludado (post aŭgusta paŭzo pro ABELO) okazos dum sabato, la 16a de septembro, ekde la 14a horo ĝis la kafejo fermiĝas (nuntempe kutime inter la 20a kaj 21a horo).
Bonvole kunportu ludojn se vi volas! Ĉiaj ludoj bonvenas! Ĉar ni uzas la spacon de la kafejo indas aĉeti manĝaĵo(j)n aŭ trinkaĵo(j)n dum la ludado, sed estas sufiĉe granda elekto, inkluzive de vegetaraj kaj veganaj ofertoj, kaj ne nur glaciaĵo kaj desertoj.
Jen la bazaj informoj:
Kiam? je sabato la 16a de septembro 2023, 14:00 ĝis 20-21:00
Kie? ĉe Eiscafé Kibo Transvaalstraße 13 13351 Berlin (Wedding) publika transporto: U6 Rehberge aŭ Seestraße