🖥 Lando Babila
17:00 - 19:00
Ameriko/San_Paŭlo
Elekti horzonon
Renkontiĝo de konversacia rondo Lando Babila!

Alia

    Temas pri konversacia rondo organizata de projekto de por-komunuma agado “Lingvoj en Dialogo” (Línguas em Diálogo, www.linguasemdialogo.info) de UFPR - Federacia Universitato de Paranao, en Kuritibo, ŝtato Paranao, Brazilo -, malferma al ĝenerala publiko, sub la titolo:
 
 “Lando Babila: Konversacia Rondo en Esperanto / A Terra do Bate-Papo: Roda de Conversação em Esperanto_2022b”
 
Renkontiĝoj okazas perrete unufoje monate. Ĉi-foja renkontiĝo okazos la 7-an de Januaro; ĝi komenciĝos je la 17-a horo (laŭ la Brazilja horzono) aŭ 20-a horo (laŭ UTC). La renkontiĝoj ordinare daŭras proks. du horojn. Interesatoj aliĝu per retmesaĝo al <led@ufpr.br> kun la sekvantaj informoj:
 
 - plena nomo;

- CPF-numero (brazilanoj) aŭ pasport-numero;

- ĉu vi havas ian ligon al UFPR? (Specife: ĉu vi estas studento, docento, oficisto de UFPR? – informo uzota nur por statistika raporto). 
 
     Ni estas nun en la dua serio de Lando Babila, kun kvin renkontiĝoj de Decembro 2022 ĝis Aprilo 2023.  Partoprenintoj en minimume kvar el tiuj eventoj rajtos ricevi atestilon de Sub-Rektorejo de Por-Komunuma Agado kaj Kulturo de Federacia Universitato de Paranao. Tio signifas, ke nov-aliĝintoj rajtos ricevi atestilon, eĉ se ili ne ĉeestis Decembre, kondiĉe ke ili partoprenu ĉiujn venontajn renkontiĝoj. Organizantoj de la konversacia rondo estas: Ivan Eidt Colling, Rita de Moraes kaj Lígia Maffessoni Penia.

    La teksto sugestata por legado estas “La sklavoj-tigroj de Brazilo”, verkita de Rafael Henrique Zerbetto, brazilano, redaktisto de “El Popola Ĉinio”. Ĝi estas disponigata ĉe https://uea.facila.org/artikoloj/lega%C4%B5oj/la-sklavoj-tigroj-de-brazilo-r294/. Kiel kutime, la sugestata teksto estas instigilo por la temoj, sed ne limigilo: la ide-fluo povos konduki nin al diversaj temoj. 

 

     Laŭplane, “Lando Babila” estas spaco por harmonia kunestado bazita sur reciproka respekto celanta praktikon kaj lernadon de Esperanto kaj plifortigon de ligoj ene de Esperanto-komunumo. Principe la temoj estos liberaj, sed organizantoj povos laŭbezone moderigi la konversaciadon. 

    La inspiro por nomo de la kurso fontas el la verko de la pola aŭtoro Izrael Lejzerowicz (1901-1942), “El la ‘Verda Biblio’”, originale verkita en Esperanto kaj publikigita en 1935. La verko estas bonhumora pastiĉo de Biblio, kun ĉapitroj kaj versikloj, satire prezentanta la historion de la “verda popolo” (esperantistoj!), kiun la “Sinjoro”, la “Senkorpa Mistero”, elkondukis el la lando Babela en la landon Babilan. (Se vi volas scii pli pri la verko, ni invitas vin spekti la prezenton ĉe: https://www.akademio-literatura.org/e/el-la-verda-biblio). 

📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

led(ĉe)ufpr.br
La evento okazos perrete.

Interesiĝintoj

Administranto
User profile pictureIvan Eidt Colling