Somerlernejo 2022
Ĉeesta kurso por progresantoj

Kurso

Post virtualaj sesioj dum la lastaj jaroj, nia Somerlernejo revenos al nia sidejo en Barlastono!

Gvidos sesion por progresantoj la tre sperta instruisto Jack Warren. La kurso daŭros de la 10:00 en sabato, la 20-a de aŭgusto, ĝis lunĉo en la sekva dimanĉo.

Ĝi estas senkotiza aranĝo: ni instruos vin senkoste, kaj provizas per lunĉoj kaj trinkaĵoj. Sabaton vespere oni manĝos kune en loka restoracio. (Tiun ĉi koston, kiel tranoktan, vi pagos mem. Tamen, se vi loĝas en Britujo kaj bezonas iom da financa subteno por povi ĉeesti, bonvolu kontakti nin.)

Trovu detalojn, inkluzive de specimenaj aktivaĵoj, en ĝia retejo, per kiu eblas aliĝi: https://esperanto.org.uk/events/somerlernejo/ 
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉