E-butiko: S-ro da Silva Ribeiro "Arkeologio en Brazilo"
19:30 - 21:30 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
Lunde ĉe Viktoriaparko

Loka

En januaro 2023 nia aranĝo kadre de la serio Lunde ĉe Viktoriaparko ne okazos en la unua sed en la tria lundo de la monato, ĉar la arkeologo kaj lingvosciencisto Roberto da Silva Ribeiro vizitos tiutempe Berlinon. Vidu: https://eo.wikipedia.org/wiki/Roberto_da_Silva_Ribeiro.  Do okazos lia prelego „Arkeologio en Brazilo“ la 16-an de januaro je 19h30 en Esperanto-butiko Katzbachstraße 25.

Vidu: https://esperanto.berlin/lunde-ce-viktoriaparko-januaro-2023-arheologio-en-brazilo/!

La vespero memkompreneble estas okazigota laŭ la tiam aktualaj korona-reguloj.

Trafikiloj:
Buslinioj M43 kaj 140 ĝis "Dudenstraße/Katzbachstraße": 2 minutoj piedire
Metrolinio U6 aŭ Buslinio 248 ĝis "Platz der Luftbrücke": 11 minutoj piedire
Metrolinio U7 aŭ S-trajnoj S1, S2, S25, S26 ĝis "S+U Yorckstr.": 13 minutoj piedire

Lunde ĉe Viktoriaparko signifas renkontiĝo ĉiun unuan lundon en la monato je 19h30 en Esperanto-butiko (Esperanto-Laden) en Katzbachstraße 25 (urboparto Friedrichshain-Kreuzberg). Tie alireblas la biblioteko de Esperanto-Ligo Berlino-Brandenburgio.
Katzbachstraße en Kreuzberg situas rande de Viktoriaparko kaj Willy-Kressmann-Stadiono.

Amazonio estas preskaŭ mita regiono, sed la plejparto de mitoj estas eraroj aŭ mensogoj. Laŭ ĝenerala kaj tute erara ideo, kiun multaj personoj havas pri Amazonio, ĝi estas sovaĝa regiono preskaŭ ne tuŝita de homoj ĝis hodiaŭ. Oni mispensas, ke en tiu pluvarbaro, la grundo certe estas tiel koroda, ke ekcepte de la ŝtoniloj, nenio restis konservebla de la malmultaj indiĝenoj, kiuj tie vivis. Tiel, se tiuj mitoj estus veraj, oni eĉ ne povus paroli pri amazonia arkeologio, ĉar oni ne povas fari arkeologion pri senhoma regiono sen restaĵoj. Vere, komence, eĉ la arkeologoj pensis tiel. La unuaj sciencistoj pensis, ke maksimume oni trovus restaĵojn de Inkaaj influoj en la amazoniaj primitivuloj, eble iajn Inkaajn komercajn havenojn aŭ ion similan. Tamen, mitoj estas nur mitoj kaj eraroj estas eraroj. Amazonia arkeologio estas tre riĉa kaj mirinde fruktodona. Tie vivis grandaj kaj imponaj kulturoj tute sendependaj de la montara imperio,

📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉