Aŭtuna Renkontiĝo de Esperanto 2026 (ARE)
Semajnfina Esperantumado en Centra Pensilvanio

★ Internacia Evento
Kunveno/Evento

image.png 431 kB

Ni anoncas, ke ARE - la tradicia Aŭtuna Renkontiĝo de Esperanto en Nord-orienta Usono okazos en Pensilvanio ĉi-jare. Venu paroli Esperanton kun ni en trankvila kaj ripoziga etoso.

Mifflinburg situas je nur tri hora aŭtoveturo de Rochester, Syracuse, Novjorko (NYC), Pittsburgh, kaj Vaŝingtono (Washington DC). Eĉ pli proksime al Philadelphia kaj Baltimore.

Komencantoj estas bonvenaj, krokodiloj ne. Sed memzorgantoj kunportu vian familion. Ili povas amuziĝi dum vi esperantumas.

Komuna kaj privata loĝado nun haveblas, sed aliĝu frue kiam restas pluraj elektoj!

Ĝi okazos en Mifflinburg, Pensilvanio - la 9an ĝis la 12an de oktobro - en la kampara feriejo Hidden Valley Camping Resort.

Kiu venos?

Esperantistoj el Vermonto, Novjorkio, kaj Pensilvanio jam aliĝis. Eble ankaŭ vi.

Kosto:

$15 eventa kotizo plus loĝado kaj manĝado.

Loĝado:

Estas du ĉefaj elektoj.
  1. Estas kelkaj lokoj en la ĉefa renkontiĝejo - la tiel nomata "Griza Domo". Kontaktu Tomason por detaloj.
  2. Vi povas lui propran kabanon rekte de la feriejo. La baza kabano kostas ĉirkaŭ $400 por la semajnfino kaj havas lokon por ĝis kvar personoj.

Manĝado:

Diskutota. La diversaj loĝ-elektoj havas propran kuirejon. Dum eksursoj ni eventuale manĝos en restoracio. 

Kion ni faros?

La programo dependas de vi. Bonvolu kontribui al la programo, laŭ via deziro. Kunportu muzikilojn por la kultura programo. Eble ion por prezenti prelegi. Ĉu vi povas gvidi ludon? Eventuale, ni povos organizi ekskurson al loka vidindaĵo. Ni babilos kaj kuiros kune. Krome estas ŝovludo, golfeto, kaj aliaj aferoj por fari surloke kaj kegloludo kaj hakilĵetado en la proksima urbeto.

Alveno/Dato

Laŭ la oficiala tradicio de ARE la oficiala alfeno estos tiun sabaton, sed la organizantoj estos tie jam vendredon. Se vi povas alveni jam vendredon, estu bonvena!

Noto por komencantoj

Vi estas bonvena. Ne timu. Vi ne perdiĝos. Memoru tamen ke tio estas Esperanto-evento. Ni parolos Esperanton. Ankaŭ vi poarolos Esperanton. Eble vi surprizos eĉ vin!

Noto por familianoj kaj krokodiloj

Ankaŭ familianoj estas bonvenaj, sed neesperantistoj estu iom memstaraj kaj trovu kiel eble la proprajn amuzaĵojn por ne ĝeni la Esperanto-etoson. 

Informoj

tomaso(ĉe)esperantoblog.com

Interesiĝantoj

Administranto
User profile pictureThomas W Alexander