Tema diskutado kaj Ateliero – 113: Primolo kaj aliaj printempaj floroj.
Kunveno/Evento
113-afiŝo_Ateliero-113.jpg181 kB La printempo proksimiĝas. La unuaj floroj, primoloj, aperas. Kiuj ili estas? Kial ili elektis tiom malvarman veteron por kreski? Ni parolos pri tio plukante bukedon da primoloj. Ne naturaj, certe, sed faldante tiun belegan modelon de Tomoko Fuse ‟Bukedon da primoloj”, instruotan de Alain Delmotte.
03.03.2024, 20.00 - 21.30 laŭ la horzono de Francio (19.00-20.30 laŭ UTC)