🖥 Slovaka virtuala Zamenhof-vespero
17:00 - 19:30 (MET)
Eŭropo/Bratislavo
Elekti horzonon
Virtuala renkontiĝo de (ne nur) slovakaj esperantistoj, okaze de la Zamenhof-tago

Internacia

Estimataj,  mi elkore invitas vin ĉiujn nome de SKEF partopreni nian "SovoZovo"-n.   
Slovaka virtuala Zamenhof-vespero  okazos la 15an de decembro, inter 17:00 kaj 19:30. (laŭ mezeŭropa, do ankaŭ slovaka tempo :) Pro nunaj daŭraj obstakloj ne eblas rekontiĝi vive, ni do kuniĝu almenaŭ rete, virtuale - pere de niaj komputiloj kaj/aŭ poŝtelefonoj.  La evento okazos pere de facila reta platformo "jitsi" - kiu ebligas aŭd-vidajn programojn. 
Jen ligilo por alklaki - https://meet.jit.si/skef  
Tie eblas sekve enskribi sian nomon kaj "eniri" al la ĉambro. Sekve jam oni povas esti "ene" de la evento - kaj do vidi ankaŭ la ceterajn homojn. (La programo ankaŭ havas EO-interfacon, eblas en agordoj (settings) ŝanĝi lingvon por Esperanto.)
PS: Se vi estas malpli sperta pri teknikaĵoj, vi povas provi eniri jam pli frue al tiu "ĉambro" - ni estos je via dispono jam de 16:30, por helpi pri eventualaj problemetoj.   
Programo: 
17:00-17:10 - Bonvenigo 
17:10-17:20 - Eksterordinara numero de ES 2021 (Stanislav Košecký, SK) 
17:20-17:40 - Novaĵoj kaj planoj de SKEF kaj E@I (Peter Baláž, SK) 
17:40-17:50 - Aktuala agado de SKEJ 
17:50-18:10 - Novaj EO-libroj el Ĉeĥio (Petro Chrdle, CZ) 
18:10-18:20 - Novaj EO-libroj el Slovakio (Petro Baláž, SK) 
18:20-18:40 - Pri la Esperanto-muzeo en Vieno (Bernhard Tuider, AT) 
18:40-19:00 - Pasinteco, nuntempo kaj estonteco de (nia) Esperanto-movado (Jozef Reinvart, SK)  19:00-19:30 - Libera babilado, diskuto   
Ĝis baldaŭ, ĝis la virtuala revido!  Detaloj troviĝas ankaŭ en nia vizaĝlibro: facebook.com/podporujemEsperanto/posts/4653998621353820 (volonte invitu viajn konatojn, amikojn partopreni - ne nepre nur tiujn de Slovakio :)) 
amike Petro (Peter Baláž), SKEF-prezidanto
RETA ZAMENHOF-TAGO (2).png 536 {0}
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

facebook.com/podporujemEsperanto/p...
peter.balaz(ĉe)ikso.net

Administranto
User profile picturePeter Baláž