Kultura Semajnfino en La Garde (83 - Francio)
Espéranto-Provence organizas sian kutiman ĉiujaran staĝon en bela ripozcentro «domaine de Massacan» laŭ la Mediteranea marbordo apud Tulono.

Kunveno/EventoKurso

Kultura Semajfino en La Garde

sabaton la 22-an kaj dimanĉon la 23-an de novembro 2025

massacan_1_900_600.jpg 110 kB


staĝejo
Domaine de Massacan, 1589, avenuo Commandant Houot - 83130 La Garde (apud Tulono)
Escepta loko, meze de trihektara parko kun centjaraj arboj; rekta aliro al la strando Magaud
Por malkovri la restadejon: www.massacan.fr 

kiel atingi ĝin?
Se vi venos aŭtomobile: sekvu la konsilojn de via preferata GPS (Gvidado Per Satelito) aŭ uzu
fideblan mapon paperan.
Se vi venos trajne al la stacidomo de Tulono:
Sabate, buso 23 aŭ 6 ĝis haltejo Ste Geneviève
Dimanĉe, nur buso 6 funkcias de la haltejo Ste Geneviève > ĝis haltejo Liberté apud la Tulona
stacidomo

programo
sabate: ekde la 9a: akcepto, kafo - 10a-12a: kursoj - 12a30: tagmanĝo - 15a-19a: kursoj -
19a30: vespermanĝo - 20a30: distraj kaj/aŭ klerigaj programeroj
dimanĉe: 9a-12a: kursoj - 12a30: tagmanĝo 

laborgrupoj
1-a nivelo: Renée Triolle - 2-a nivelo: Jean-Pierre Cavelan - 3-a nivelo: Pascal Vilain

manĝoj
preparitaj de kuiristo de la restadejo, vegetara opcio antaŭmendebla

tranoktado:
du aŭ trilitaj dormoĉambroj, kun banĉambro kaj necesejo. Littukoj surloke –
kunportu nur vian tualettukon. (Hejmbestoj ne akceptitaj.)

tarifo:
aliĝkotizo + ĉiuj manĝoj + tranoktado: 150 € (+ 35 € se vi deziras individuan ĉambron)

massacan_2_800_465.jpg 93,4 kB


massacan_3_800_460.jpg 117 kB


massacan_4_800_360.jpg 78,1 kB
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉