Ni renkontiĝas ĉiusemajne je la sama horo por babili, kutime laŭ temo, sed ofte ne. Novaj partoprenantoj estas aparte bonvenaj.
Ĉi-foje ni parolos pri vakcinado, precipe pri la vakcino kontraŭ COVID-19. Jen kelkaj pridiskutotaj demandoj:
- Ĉu vi jam vakciniĝis? Kiun vi ricevis?
- Ĉu vi fidas la efikecon de la vakcino?
- Kiom (procente) da homoj jam vakciniĝis en via lando?
- Kio okazos en la malriĉaj landoj rilate la viruson?
- Ĉu vi kredas ke la viruso estos finfine nuligita? Kiam vi pensas ke tio okazos?