🖥 Reta kunveno: Instituto Egon Schaden kaj ĝia planlingva kolekto
19:00 - 21:00
Eŭropo/Londono
Elekti horzonon
Prelego de Miguel Bento

Kunveno/Evento

Instituto Egon Schaden (IES) estas neregistara organizaĵo kreita kun la celo protekti la arkivon postlasitan de Egon Schaden (pionira antropologo en Brazilo) kaj okazigi diversajn sciencajn aktivaĵojn rilatajn al ĝi kaj al la studkampoj de Egon kaj lia patro Francisco. Antaŭ nelonge la sidejo de IES estis inaŭgurita en São Bonifácio (SC).

En ĉi tiu prelego Miguel Bento prezentos la Instituton kaj la interesajn planlingvajn materialojn, kiuj troviĝas en ĝia arkivo.

Tiu ĉi evento estas organizita de la londona (LEK) kaj antverpena (LVS) kluboj.

Petu la zoom-ligilon ĉe:
https://londonaesperantoklubo.com/zoom.html

LVS-anoj povas peti la zoom-ligilon ankaŭ retmesaĝe (antaŭ 18:00 CET) ĉe:
esperanto-antwerpen@esperanto.be

Vi tiam ricevos retmesaĝon kun informoj vendredposttagmeze.
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉