https://vk.esperanto.net/2025/programo/?tz=UTC-05:00Ĉi tiu estas eroj de nia "Dua Diskutforumo pri Medicinaj praktikaj temoj", nI prezentos
3- Interkultura sano, 50 min., Sabato la 6-a de decembro 2025, Salono Corsetti.
Diskutrondo. Malfermo de nia Dua Diskutforumo pri Medicinaj praktikaj temoj.
4- Telemedicino, 55 min., Sabato la 6-a de decembro 2025, Salono Corsetti.
INTERKULTURA SANO
Medicino estas praktikata laŭ multaj manieroj laŭ la kulturo kaj la evoluantaj landoj. La aŭtoktonaj kulturoj en landoj kiel tiuj de Latinameriko as la rekonon de siaj kuracmetodoj sub la koncepto de interkultura sano, kio implicas alproksimigo de iliaj konceptoj al nia realeco kaj ĉiutaga vivo.
Ni interŝanĝu niajn vid-punktojn pri ĉi tiu interesa temo, por la scivolemaj vojaĝantoj tra la mondaj kulturoj.
TELEMEDICINO
La teknologio de la 21-a jarcento proksimigis nin tiel, ke ni povas aliri medicinajn konsultojn de fora loko aŭ ricevi konsilojn de specialistoj pri testrezultoj, tra miloj da mejloj for. Pri la elektronikaj porteblaj aparatoj, oni povas esti pli mirigita tial ke ili monitoras nian sanon en reala tempo kaj avertas nin pri problemoj. Ni pridiskutu kaj malkovru kiel Esperanto povas esti valora rimedo por akiri ĉi tiujn konsilojn.