Hodiaŭ vespere je la 20a horo en Antverpeno Jerzy Dryja prelegos pri „Edmond Privat kaj lia agado por la sendependiĝo de Pollando”.
Edmond Privat ne nur estis granda Esperanto-pioniro, sed okupiĝis pri la politikaj problemoj de sia tempo. Nia konata pola esperantisto Jerzy Dryja parolos pri lia agado kunlige kun Pollando.
Nian retpaĝon vi trovas tra:
https://www.esperanto.be/antwerpenFacebook-paĝo ĉe: La Verda Stelo Antverpeno
===================
Tiu ĉi programero okazos hibride kaj kunlabore de la Londona Esperanto-Klubo ekde la 20a horo antverpena tempo en Interreto per "ZOOM".
Petu la enirkodon ĉe esperanto-antwerpen@esperanto.be antaŭ 18:00 CET.
Vi tiam ricevos retmesaĝon kun informoj vendredposttagmeze.