Faka ekskurso dum UK en Brno
10:00 - 12:00 (MET)
Eŭropo/Prago
Elekti horzonon
Por interesiĝantoj pri fervoja tekniko

Kunveno/Evento

De la 26a de julio 2025 ĝis la 2a de aŭgustoo 2025 okazos en Brno Universala kongreso de UEA. Okaze de tiu ĉi evento preparas la Ĉeĥa Fervojista Esperanto-Asocio fakan ekskurson al instru-centro de firmao SignalProjekt s.r.o., kiu prizorgas instruadon de fervojistoj pri trafikregado kaj viziton de laborejoj de produkt-fabriko AŽD Výrobní závod Brno, kiu produktas elementojn de fervojaj sekurigaj sistemoj. Ambaŭ kompanioj troviĝas je la sama adreso Křižíkova 32, Brno.

La ekskurso okazos la 30-an de Julio 2025 antaŭtagmeze. Nombro de partoprenantoj estas limigita al 20 personoj. Interesuloj, bonvolu informi nin pri via intereso partopreni la ekskurson je adreso redaktoro@ifef.net. Por listo de partoprenantoj oni bezonas vian antaŭ- kaj familian nomon, kongresnumeron, retadreson, telefon-numeron kaj naskiĝjaron.

Detalajn informojn pri transporto al ekskurso-loko kaj kondiĉojn pri partopreno vi ricevos rekte al viaj kontaktindikoj antaŭ komenco de la kongreso.

Informoj

www.ifef.wz.cz
redaktoro(ĉe)ifef.net
Křižíkova 32 Brno

Interesiĝantoj

1

Ensalutu por indiki vian interesiĝon

User profile pictureLadislav Hakl

Administranto