🖥 IREA Okazigas: Origamio kaj Esperanto: ĉu eblas dialogo kaj kunlaboro? Ateliero-55. Origamiaj mebloj. Por la ĉambro de pupo, sed ne nur.
18:00 - 19:30
Etc/UTC
Elekti horzonon
Ateliero-55. Origamiaj mebloj. Por la ĉambro de pupo, sed ne nur.

InternaciaKurso

Ateliero-55. Origamiaj mebloj. Por la ĉambro de pupo, sed ne nur.

Nuntempa dezajno de mebloj sufiĉe ofte uzas japanan stilon kun ĝia lakonismo kaj utileco, kunigante ilin kun origamia aliro. La mebloj similas al origamiaj modeloj aŭ eĉ posedas la plej ĉefan kaj interesan kapablon de origamio – ŝanĝi la formon. Do, ni pridiskutos la temon “origamio en dezajno de mebloj” kaj faldos kelkajn paperajn modelojn por la pupa ĉambro de viaj infanoj. Aŭ por plezuro de vi mem. En la animo de multaj talentaj plenkreskuloj ĉiam vivas infano, ĉu ne?

En la atelieroj kaj prelegetoj de Larysa Osadchuk (asocio "Animation Création Cullture Origami") ni volas prezenti origamion kiel nevortan universalan lingvon, kiu faciligas la komunikadon, kaj trovi en dialogo kun esperantistoj, ĝian aplikon por disvastigi Esperanton. Ni ankaŭ montros ke origamio ne estas nur la malnova japana arto por krei modelojn el papera kvadrato sen gluo kaj tondilo, sed nuntempe fruktodona scienco kaj tekniko, kiu laboras en diversaj kampoj: en matematiko, inĝeniera arto, arkitekturo, dizajnado, pedagogio kaj art-terapio.
Ĉiufoje ni faldos 2-3 interesajn modelojn rilate al la temo de la ateliero. Origamio iĝas pli kaj pli atentokapta ŝatokupo por ĉiuj en la mondo, sendepende de aĝo aŭ profesio; ĝi paroligas homojn kaj kreas etoson de konfido kaj ĝojo.

Origamio – «Festo, kiu estas ĉiam kun vi». Aliĝu!

Korajn dankojn al Carlos Oliveira, esperantisto kaj origamiisto el Brazilo, por la belega afiŝo kaj al Alain Delmotte, esperantisto kaj origamiisto el Francio, por teknika helpo. 

La ateliero daŭros ekde la 19.00 ĝis la 20.30 (laŭ la horzono de Francio, t.e. UTC+1) ĉi dimanĉon,
21.11.2021, ligilo por la virtuala ateliero de origamio:
 https://us02web.zoom.us/j/85400237948
Kunven-identigilo (Meeting ID): 854 0023 7948
Pasvorto (Password): la nomo de nia kara kaj komuna lingvo per minuskloj
Dosieroj
Informoj

www.espero.ir
info(ĉe)espero.ir

Interesiĝantoj

0

Indiku ke vi interesiĝas kaj vi ricevos memorigajn retmesaĝojn pri la evento.

Administranto