La Eŭska Aŭtuna Renkontiĝo okazos en la kampadejo de Arbizu (NA) la 7an, 8an kaj 9an de novembro. Oni povas ĉeesti la tutan tempon aŭ partatempe, kaj elekti pri la tranoktado:
- sesportlitaj ĉambroj (15,50 eŭroj po nokte), aŭ
- kabanoj: por 2 personoj (96 eŭroj po nokte); por kvar personoj (100 eŭroj po nokte); por kvin personoj (110 eŭroj po nokte)
Eblas mendi unu nokton en sesportlita ĉambro, sed ĉeestado en la kabanoj postulas por minimume du noktojn.
Depende de la vetero la programo ŝanĝiĝos. Nia celo estas, se vetero bonos, piediri en valoj kaj montaro aŭ viziti proksimajn vilaĝojn.
Se vi ŝatus veni, bonvolu respondi al la Retpoŝtadreso antaŭ la 15 de oktobro, indikante kiom da personoj venos kaj kiom da noktoj vi restos.
Ni antaŭĝuas konatiĝi kun vi!