18a Internacia Esperanto-Renkontiĝo de Meditado
De la jaro 2006 ŭonbulanaj esperantistoj organizas komunan internacian meditadon, dum oni meditas, prelegas, ekskursas, bankedas...

InternaciaAlia

Esperantista Asocio de Ŭonbulismo (EAŬ) estas fondita en 1980 kun la celo disvastigi Esperanton inter ŭonbulanoj kaj ŭonbulismon inter esperantistoj. Ekde la jaro 2006 EAŬ ĉiujare organizas la Internancian Esperanto-enkontiĝon de Meditado (IERM), kunlabore kun la eklezia internacia fako de ŭonbulismo. Dum la aranĝo oni praktikas meditadon, faras komunan ekskurson al najbara vizitinda loko, spertas korean kulturon, konatiĝas kun ŭonbulismo kaj tiel plu. La 18a IERM okazos en la trejnejo Sangĝu, kiu troviĝas en la tereno de la ĉefsidejo de ŭonbulismo en Iksano, Koreio. Jen estas la aliĝinformo. Ni kore invitas vin.
Post la aranĝo, ni kune veturos al la Komuna Esperanto-Kongreso de Japanio kaj Koreio, kiu okazos en la najbara urbo Ĝonĝuo.
Informoj pri ŭonbulismo: https://eo.m.wikipedia.org/wiki/%C5%AConbulismo

Raporto pri la pasinta evento: https://chojus.tistory.com/5617

1. Kiam: 1 (mardo) - 4 (vendredo) oktobro 2024
2. Kie: ŭonbulana trejnejo Sangĝu en Iksano, Koreio [google-mapo: https://maps.app.goo.gl/P5fwQ4uW3ynLy6dU8]
3. Enhavo: meditado, prelegoj, koreaj kulturo kaj tradicia ludo, ekskurso, bankedo kaj tiel plu
4. Kotizo: 150 000 ŭonoj aŭ 100 eŭroj (programo, manĝo, loĝo, ekskurso)
5. Nombro: ĝis 40 personoj
6. Prelegoj: temoj pri meditado estas bonvenaj.
7. Retaliĝilo: https://forms.gle/JbAYDQb1gqLFyMot7
8. Aliĝlimdato: ĝis la fino de aŭgusto 2024

17a_ierm.jpg 32,5 kB

Dosieroj
Registritaj prezentoj

Ŭonbulismo Centjara

Jen la informa video - kio estas ŭonbulismo.