🖥 Prelego de S-ro Reza Kheirkhah en IrEK-9: "Ni pli konu Tajvanon kaj rarajn aferojn kiujn oni povas trovi nur tie!"
14:00 - 15:00
Etc/UTC
Elekti horzonon
La 9-a Irana Esperanto-Kongreso (IrEK-9) okazos ekde la 12-a ĝis la 15-a de majo 2022 kun la ĉeftemo “Pozitivaj Influoj de la Pandemio"”.

InternaciaLoka

Kadre de la 9-a Irana Esperanto-Kongreso (IrEK-9) prelegas S-ro Reza Kheirkhah kun la temo "Ni pli konu Tajvanon kaj rarajn aferojn kiujn oni povas trovi nur tie!"

Priskribo de la prelego: Tajvano pro diversaj kialoj estas nekonata lando kaj tamen ĝi havas unikajn karakterizaĵojn kies ekkono povus interesi multajn. Ni iom konatiĝu kun tiuj i.a. pri malkara san-asekura sistemo kaj ties inteligenta asekur-karto; nokto-bazaroj kie foje ĝis la 2a aŭ 3a horo matene oni povas manĝumi kaj trinkumi, miloj da klinikoj de piedo-masaĝo en la tuta lando ... ktp.

Pri la preleganto: Li naskiĝis  en Tehrano, la ĉefurbo de Irano. Tuj antaŭ la revolucio de Irano konatiĝis kun Esperanto kaj lernis ĝin. Jarojn poste laboris volontule ĉe C.O. de UEA dum tri monatoj kaj poste laboris ĉe FEL en Belgio provlegante la internacian magazinon Monato por 7 monatoj. Ekde 1990 ĝis 2000 vivis en Japanio kiel profesia Esperantisto kaj dume produktis 10 numerojn de la songazeto Najtingalo. Ekde 2000 ĝis nun vivas en Tajvano kiel la instruisto de la Angla kaj Esperanto. Tie redaktas li la lokan movadan gazeton Formoza Folio kaj daŭre baraktas kun la lernado de la ĉina lingvo!

La 9-a Irana Esperanto-Kongreso (IrEK-9) okazos ekde la 12-a ĝis la 15-a de majo 2022 kun la ĉeftemo “Pozitivaj Influoj de la Pandemio”.

Por tuja aliĝo al la Kongreso (senpage), bv. skribu nur viajn nomon, landon kaj retpoŝt-adreson en https://www.espero.ir/eo/irek-9/ aŭ sendu retmesaĝon kun la supraj informoj al: info@espero.ir

Ĝis nun, honorigis nin i.a. jenaj karuloj por prelegi kaj/aŭ salutmesaĝi en la IrEK-9:
Profesoroj Duncan Charters, Renato Corsetti, Probal Dasgupta, Sean O Riain, Keyhan Sayadpour, Przemysław Paweł Grzybowski, Jorge Antonio Leoni de León, Mohammad Karamudini, kaj ges-roj François Lo Jacomo, Katalin Kovats, Salah Mohammadpour, Byelongo Elisee Isheloke,   … Por vidi kiam kaj pri kio ili prelegos, bv. rigardu la daŭre ĝisdatigatan programon de la Kongreso en https://www.espero.ir/eo/irek-9/

Alir-informo:
La Kongreso okazos en Zoom
Zoom-ligilo por IrEK-9:

https://us02web.zoom.us/j/82052484766
Nur se demandite:
Kunven-Identigilo: 820 5248 4766
Pasvorto: La nomo de nia komuna lingvo per minuskloj

Vive spektebla ankaŭ en la jutuba kanalo de UEA: https://www.youtube.com/UEAviva
 

Kun koraj dankoj, salutoj kaj bondeziroj,
Irana Esperanto-Asocio (IrEA)

Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.espero.ir
info(ĉe)espero.ir

Interesiĝintoj

Administranto