🖥 Vorto-monstroj (kunlabora variaĵo de ludo Verda Ŝtelo)
16:00 - 17:00
Etc/UTC
Elekti horzonon
Ni ludos kunlaboran ludon de vorto-konstruado kaj samtempe ni babilos per Jitsi Meet.

Internacia

Ni ludos ĉe retejo https://gemelo.org/eo/ kaj dum la ludado ni babilos per Jitsi Meet ĉe https://meet.jit.si/Kunlabora-Verda-Sxtelo

Reguloj de ludo Vorto-monstroj:
  • La celo de la ludo estas kune krei vortomonstroj (longegajn vortojn) el hazardaj literoj. Vidu la venko/malvenko-tabelon sube.
  • Tiu kies vico estas rajtas konstrui vortojn.
  • Aliaj ludantoj kaj spektantoj rajtas konsili vortojn kaj kunhavigi ideojn. La vorto-konstruanto rajtas kaj akcepti kaj malakcepti la konsilojn, kaj finas sian vicon alklakante la butonon “Turnu” aŭ premante la spacoklavon.
  • Por konstrui novajn vortojn oni
    • rajtas uzi la neuzitajn literojn kaj literoj de ankoraŭ konstruitaj vortoj
    • devas uzi ĉiujn literojn de la uzataj vortoj
    • ĉiu el novaj vortoj devas enhavi almenaŭ unu vorteron kiun ne enhavis la vortojn kies literojn oni uzis konstrui ilin
    • devas uzi almenaŭ 2 literojn.
  • Se jam ekzistas almenaŭ 3 kun-sonantoj (konsonanto aŭ duonvokalo) en la ludo, ĉiun nove aperantan vokalon oni devas aŭ tuj uzi en vorto, aŭ tuj formeti kaj neniam plu uzi tiun vokalon.
  • La konstruataj vortoj devas esti oficiala aŭ akceptata de ĉiuj partoprenantoj.
  • Se ĉiuj ludantoj konsentas pri la ŝanĝo, eblas ŝanĝi regulojn.

Venko/malvenko-tabelo:
(kolono = nombro de neuzitaj literoj ĉe la fino | vico = nombro de konstruitaj vortoj)
   | 4 | 5| 6 | 7| 8| 9 | 10
0|💚|💚|💚|💚|😀|🙂|😐
1|💚|💚|💚|💚|😀|🙂|💔
2|💚|💚|💚|😀|😀|😐|💔
3|💚|💚|💚|😀|🙂|😐|💔
4|💚|💚|😀|😀|🙂|😐|💔
5|💚|😀|😀|🙂|😐|💔|💔
6|😀|😀|🙂|😐|😐|💔|💔
7|😀|🙂|😐|😐|💔|💔|💔
8|🙂|😐|😐|💔|💔|💔|💔
9|😐|💔|💔|💔|💔|💔|💔
 [Formale, 
💚 se 100−k²−v²≥50, 
😀 se 50>100−k²−v²≥30, 
🙂 se 30>100−k²−v²≥20,
😐 se 20>100−k²−v²≥0, 
💔 se 0>100−k²−v².]

Kial ni ludas tiel? Multcele.
  • Unue ni kredas ke facileco estas gravega eco de Esperanto. Kaj tial ni ŝatus lerni uzi Esperanton kiel eble plej facilmaniere, anstataŭ mallaboreme uzi nenecesajn novajn radikojn. Ni esperas ke ĉi tiu ludo helpos nin plibonigi nian vortkonstruado-kapablon. Kaj tiel nature bonlingvigi nian Esperanto-uzadon (en la spirito de https://bonalingvo.info). Vidu ankaŭ la verkon Kunmetado estas simpla! de Tirifto.
  • Ni esperas ke ludante tiel eĉ kvazaŭ komencantoj povos partopreni kaj ĝui la ludon.
  • Kunlaboraj ludoj estas malaĉaj kaj bonegaj sed bedaŭrinde tro maloftaj.

Ni aktivas ankaŭ en babilejoj:
kie ĉiu estas bonvena kiu ŝatus aliĝi.

📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

meet.jit.si/Kunlabora-Verda-Sxtel...
eventaservo.gergely(ĉe)erine.email

Administranto
User profile pictureGergej