Oficiala Instruado de Esperanto
Oficiala Instruado de Esperanto en la publika mezlernejo IES Almenara kiel elektebla lernofako en la unua kurso de Bakalaŭreco. Oni bonvenigas interŝanĝojn.

LokaKursoAnonco

Saluton kaj  bonvenon al mezlernejo kaj gimnazio IES Almenara! La unua mezlernejo el Hispanio kiu oficiale ofertas la instruadon de Esperanto kiel elektebla lernofako en la deviga duagrada instruado kaj la Bakalaŭreco. Dank’al partopreno de teamo el mezlernejo IES Almenara el Vélez-Málaga en la Eŭropa programo Erasmus+ kun la projekto “Esperanto Komuniko”, ekde la jaro 2019 estas ebla studi en Andaluzio la lernofakon de “Esperanto kaj Eŭropaj Valoroj”

En la IES Almenara ni bonvenigas kunlaboradon, interŝanĝojn kaj realigadon de laborobservado kun aliaj instruistoj el Eŭropo, Hispanio aŭ Andaluzio, same kiel la partoprenantoj en KA1 projektoj interesataj en la introduko de la Esperanta lernado kiel eduknoviga instruilo en iliaj respektivaj lernejoj kaj gimnazioj. Ni pretas krei edukreton por la interŝanĝo kaj kunlaborado, do ni ofte ricevas vizitojn el instruistoj el diversaj lernejoj kaj landoj por montri nian mezlernejon kaj diskonigi nian edukspertojn.

Ni kunlaboras kun HEF  kaj AEU same kiel EES Casa Al-Andalus kiu ofertas interesaj kursoj por instruistoj kiuj partoprenas en la programo Erasmus+, aŭ simple interesiĝas pri Esperanto, Edukado aŭ la Hispana lingvo kaj kulturo. 
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj