Instru-semajnfino Arto-ŝoko
NULIGITA pro la kronviruso
19:30 - 22:00
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
Lingvokurso de Katalin Kováts kaj Sylvain Lelarge

LokaKurso

Unika lingvokurso-programo surbaze de la vivo kaj arto de la granda pentristo Vincent van Gogh. Dum la kurso ni celas evoluigi la kompren- kaj parolkapablojn, kaj ekzercigi vin  ankaŭ pri gramatiko. Vi certe riĉigos vian vortostokon rilate al arto, naturo, filozofio, sed ankaŭ pri malsano, geografio, astronomio kaj pri ĉiutagaj temoj. Kadre de la kurso ni havos ilustritajn prelegojn, solvos komprenekzercojn, diskutos, faros rolludojn, aranĝos vivpentraĵojn, partoprenos ĵuĝproceson, tradukos tekstojn, priskribos pentraĵojn, ĉiĉeronos en artgalerioj (veraj kaj kreataj de ni). Instruos: Katalin Kováts. Por partopreni oni bezonas neniun artotalenton, eĉ ne speciale kompreni kaj ŝati Van Gogh – tio venos dum la kurso! Kadre de la programo ni enrigardos ankaŭ en la koncernan – kaj el arthistoria vidpunkto tre gravan – tempoperiodon, traktos verkojn de aliaj pentristoj. La partoprenantoj estas petataj kunpreni unu el siaj ŝatataj pentraĵoj (ankaŭ kopioj taŭgas), pentritan en la 19a jarcento. La laboro dum la kurso okazas je pluraj niveloj, tial bonvenas partoprenatoj de B2 ĝis C1 lingvoniveloj. Por lingve malpli fortaj okazos paralela kurso kun Sylvain Lelarge.
Dato: 15-17 majo 2020, de vendredo vespero ĝis dimanĉo posttagmezo
Loko: Kulturladen St. Georg, Alexanderstr. 16, 20099 Hamburgo, Germanio
Kursokotizo: Vendredo 15€ – sabato 30€ – dimanĉo 15€ / aŭ por la tuta tempo 50€ (membroj de Esperanto Hamburg e.V. pagos la duonon)
Antaŭa aliĝo necesa, bonvolu turni vin al Esperanto Hamburg e.V. Por partoprenontoj de aliaj urboj aŭ landoj ni helpos trovi tranokteblojn.

Freitagabend 15. Mai 2020 bis Sonntagnachmittag 17. Mai 2020: Lern-Wochenende mit Katalin Kováts und Sylvain Lelarge
Erlebe ein einzigartiges Lern-Wochenende, das auf dem Leben und der Kunst des großen Malers Vincent van Gogh basiert. Durch den Kurs verbessern wir unser Verstehen und Sprechen und werden auch die Esperanto-Grammatik üben. Du wirst Deinen Wortschatz in Bezug auf Kunst, Natur, Philosophie, aber auch Krankheit, Geographie, Astronomie und alltägliche Themen bereichern. Katalin Kováts wird uns unterrichten. Für die Teilnahme ist kein künstlerisches Talent erforderlich, auch nicht, um Van Gogh zu verstehen und zu mögen – dies wird im Laufe des Kurses geschehen! Wir werden uns auch mit dem aus historischer Sicht relevanten Zeitraum befassen, ebenso mit Werken anderer Maler. Bitte bring ein Bild deines Lieblingsgemäldes aus dem 19. Jahrhundert mit. Katalin unterrichtet auf den Sprachniveaus von B2 bis C1. Für alle anderen Esperanto-Sprecher findet ein Parallelkurs mit Sylvain Lelarge statt.
Ort: Kulturladen St. Georg, Alexanderstr. 16, 20099 Hamburg, Deutschland
Kursgebühr: Freitag 15 € – Samstag 30 € – Sonntag 15 € / oder Komplettpreis für das Wochenende 50 € (Mitglieder von Esperanto Hamburg e.V. zahlen die Hälfte)
Voranmeldung ist erforderlich bei Esperanto Hamburg e.V. Für Teilnehmer aus anderen Städten oder Ländern helfen wir gerne bei der Suche nach Übernachtungsmöglichkeiten. 
Informoj

esperanto-hamburg.de/programm
info(ĉe)esperanto-hamburg.de
Kulturladen St. Georg, Alexanderstraße 16

Partoprenontoj

0

Administranto