ARKONES (ARtaj KONfrontoj en ESperanto) estas sendependa kultura kaj arta esperantista aranĝo en Poznano, Pollando. Ĝi estas granda manifestacio de Esperanto-kulturo.
👇👇👇
Lasta ARKONES
Karaj geamikoj, ni invitas vin al Poznań, partopreni en la XXXVIII-aj Artaj Konfrontoj en Esperanto ARKONES, la 13-15-an de septembro 2024.
🌿🌿🌿
Ni decidis organizi Arkoneson la lastan fojon. Vi ne povas malesti en la finlasta aranĝo, nepre venu!💚