Temas pri serio da aktivaĵoj, kiuj rolos ne nur kiel renkontiĝo de enlandaj kaj alilandaj e-istoj por revidi unu la alian, sed ankaŭ kiel rendevuo dum kiu okazos prelegoj, interŝanĝo de opinioj kaj diskutoj pri Homaj Rajtoj kaj aliaj aktualaĵoj meze de frandaĵoj. La ekskursoj ankaŭ estos gravaj por fortigi la ligon inter la partoprenantoj.
InternaciaLoka
Programo
16-a de decembro, 15:00 - 19:00 UTC
- Kunveno - Prelego pri la temo: “La socikultura kaj lingva efiko de Esperanto al tiel nomataj minoritataj lingvoj” - Provkurseto de Esperanto - Diskutoj kaj interŝanĝoj pri Homaj Rajtoj - Kunmanĝo
17-a de decembro, 11:00 - 18:00 UTC
- Ekskursoj al Agbodrafo (sklavdomo, Lago Togo, Togoville) kun tagmanĝo kaj diversaj ludoj