21-a Esperanto-konferenco de Alp-Adrio
NULIGITA pro la kronvirusa pandemio
Temo de la konferenco: Per Esperanto trans limoj (kunlabore kun la itala komunumo en Rijeka)

Internacia

Programo provizora:
La 5-an de junio (vendredo)
16:00 – 20:00 – akceptado de partoprenantoj 20:00 – interkona vespero

La 6-an de junio
10:00 – malfermo de la konferenco
10:30 – Alp-Adrio-konferenca iniciativo (temoj, diskutoj)
12:30 – prelegoj de esperantaj societoj
13.30 – tagmanĝo
15:30 – prezento de la libro de Spomenka Štimec 
16:00 – recitaloj, je dialektoj, triesta kaj fiumana
:00 – amuza vespero: deklamado je diversaj lingvoj- laŭ aliĝo
20:00 – fermo de la programo

La 7-an de junio
10:00 – ekskurso, se vetero permesos, per ŝipo al insulo Krk kun ĉiĉerono (mendo – pago aparte) 15:00 – fermo de la konferenco kaj adiaŭo.

Aliĝo al la konferenco: 10€, pageblaj je kunoj aŭ euroj surloke. Preferinde aliĝu antaŭ la 1-a de marto pro organizaj problemoj de loĝado. Aliĝu papere aŭ rete al „Esperanto-Societo Rijeka“, Blaža Polića 2, HR-51000, RIJEKA. Rete: esperanto.rijeka@ri.t-com.hr

Loĝado:
Eblas loĝi en hoteloj (Kontinental***, Neboder*** kaj Lucija**), aŭ en hosteloj. Hoteloj Kontinental kaj Neboder situas en proksimeco de la konferencejo (kelkajn centojn da metroj), sed Lucija estas en antaŭurbo. Neboder kaj Lucija havas propran parkejojn.
Prezaro de loĝado en hoteloj: Tranokto kun matenmanĝo: ekde 70 ĝis 104 € en unulita ĉambro, 88 ĝis 128 € en dulita ĉambro. Aparta tagmanĝo aŭ vespermanĝo 15 ĝis 20€.
Prezaro de loĝado en hosteloj: Nur tranoktado: ekde 31 ĝis 51€. Tranoktado en Hostelo sur boato: 85€. Turisma takso kaj asekuro 1€ tage
Aŭtoparkejo liberas post 14a horo sabate kaj dimanĉe tuttage.
Noto: eblas veni antaŭe kaj resti poste laŭ samaj prezoj, se vi rezervigos antaŭe.
Ekskurso: per ŝipo trans golfo Kvarnero ĝis la urbo Krk sur la insulo Krk kaj tagmanĝo sur la ŝipo. Kutime fritita aŭ rostita fiŝo kun aldonaĵo. Ekskurso gvidos ĉiĉeronino. Se iu ne preferas fiŝon eblas havi alian menuon sed necesas anonciĝi antaŭe. La prezo de ekskurso estas 50€ po persono.

Sekretario: Edvige Ackerman
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

nored(ĉe)tiscali.it
Palazzo Modello, Uljarska 1

Interesiĝintoj

Administranto
User profile pictureYves Nevelsteen