🖥 𝑻𝒓𝒂 𝒍𝒂 𝒎𝒐𝒏𝒅𝒐 𝒌𝒖𝒏… 𝑨𝒍𝒃𝒆𝒓𝒕 𝑺𝒕𝒂𝒍𝒊𝒏 𝑮𝒂𝒓𝒓𝒊𝒅𝒐
12:00 - 14:00 (MET)
Eŭropo/Parizo
Elekti horzonon
“Tra la mondo kun …” estas projekto proponita de niaj novaj volontuloj, kiuj celas intervjui esperantistojn el la tuta mondo. Ni volas ekkoni la laboron de Esperantistoj el la 5 kontinentoj, ilian vidpunkton pri Esperanto, la situacion en iliaj landoj kaj multe pli.

Internacia

Bildo Albert Stalin..png 612 kB
“Tra la mondo kun …”  estas projekto proponita de niaj novaj volontuloj, kiuj celas intervjui esperantistojn el la tuta mondo. Ni volas ekkoni la laboron de Esperantistoj el la 5 kontinentoj, ilian vidpunkton pri Esperanto, la situacion en iliaj landoj kaj multe pli.

Nia gasto estos Albert Stalin Garrido. Albert estas membro de la Esperanto-movado en Filipinoj, prezidanto de la Filipina Esperanto-Junularo (FEJ) kaj membro de la estraro de TEJO. Ni parolos kun Albert pri la Esperanto-movado en Filipinoj kaj en la resto de Azio. Kiel Esperanto povas helpi en plurlingvaj landoj ? Ĉu Esperanto povas plibonigi la situacion de minoritataj lingvoj? Kion ni junaj esperantistoj povas fari por pligrandigi Esperantujon?

Ni parolos pri ĉi tiuj temoj kaj aliaj la 29an de majo de 12:00 ĝis 14:00 (parizo horo) aŭ 18:00 ĝis 20:00 (Filipina horo)

La evento okazos per Zoom, vi povas trovi la alirajn kodojn ĉi-sube

https://univ-tlse2.zoom.us/j/7340813453
Pasvorto: 541750

 



Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉