Hayden Hendricks komencos mian prelegon per video enkondukanta IJK-n 2026. Li sendos la ligilon de la video en la babilejo, ĉar kundividi ekranon dum retkunvenoj ofte kaŭzas teknikajn problemojn. Poste li prezentos lumbildaron pri la gastejo, la ekskursoj, kaj la kataluna landaro. Fine li akceptos demandojn de la partoprenantoj. Entute li antaŭvidas ke la prelego daŭros 30-45 minutojn, depende de kiom da demandoj li ricevos.
Hayden Hendricks estas usona esperantisto loĝanta en Barcelona ekde 2024. Tie li esperantiĝis kaj nun aktivas en la loka movada per siaj roloj en la Kataluna Esperanto-Junularo, Biblioteko-Arĥivejo Petro Nuez en Sabadell, kaj la organizteamo de IJK 2026. Libertempe, li amatoras pri tradukado, fervoras pri piedpilko, kaj majstras pri vegana kuirarto, kaj li antaŭĝuas pliajn aventurojn kaj amikiĝojn ĉi-jarajn en Esperantujo.
Nuntempe li estas la sola prezentonto, kiu aliĝis al la evento. Se alia organizanto aliĝos, li tuj informos vin kaj sendos rian mallongan priskribon.
Tiu ĉi evento estas organizita de la londona (
LEK) kaj antverpena (
LVS) kluboj.
Petu la zoom-ligilon ĉe:https://londonaesperantoklubo.com/zoom.htmlLVS-anoj povas peti la zoom-ligilon ankaŭ retmesaĝe (antaŭ 18:00 CET) ĉe:
esperanto-antwerpen@esperanto.beVi tiam ricevos retmesaĝon kun informoj vendredposttagmeze.