🖥 Oporta Kunveno
17:00 - 20:00
Eŭropo/Lisbono
Elekti horzonon
La unuan sabaton de majo kelkaj esperantistoj en oporto... artistumos!

Kunveno/Evento

La unuan sabaton de majo kelkaj esperantistoj en oporto... artistumos!

Ĉar tradiciojn ni tre ŝatas, ni celebros samtempe paskon kaj la unuan de majo, jen la propono:

1 - Malplenigu aŭ bolu ovon, zorgu por ne difekti ĝian ŝelo.

2 - Dekoraciu ĝin laŭ via bontrovo.

3 - Portu vian aŭ viajn artaĵojn kaj aperu en aleo de Fontainhas je 17:00, fonte de la monumento al Carquejeiras aŭ aperu virtuale en nia kutima ĉambro en jitsi.

4 - Ni ĉiuj montru niajn kreaĵojn kaj decidu kiu el ili pli belas!

5 - La plej alte taksita artisto... ricevos premion!

 
Tiuj kiuj planas partopreni ĉeeste bonvole avertu nin.

Tiuj kiuj partoprenos virtuale, povas tion fari je 17:00 UTC+1 per komputilo aŭ aptelefono:

Komputilo - Uzu la ligilon https://meet.jit.si/EsperantoPorto
Aptelefono - Uzu la ligilon https://meet.jit.si/EsperantoPorto kaj instalu la apon Jitsi meet aŭ voku al unu el la numeroj ĉe https://meet.jit.si/static/dialInInfo.html

Se vi emas partopreni sed ne ne sukcesas tion fari per aptelefono aŭ komputilo, diru ion bonvole, ni provos trovi ian solvon!
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉