Tema diskutado kaj Ateliero – 146: Origamio kiel rimedo de komunikado.
Internacia
146-afiŝo_Ateliero-146.jpg129 kB
Origamio, la arto de paperfaldo, estas uzata ne nur kiel formo de kreado, sed ankaŭ kiel ilo por komunikado en diversaj kuntekstoj: kiel simbola signifo, kiel universala lingvo en inter-kultura kompreno per faldado laŭ skemoj, kiel eduka kaj terapia komunikado kaj ankaŭ kiel sociaj gestoj kaj atentoj. Pri tio ni diskutos kun origamiistino el Meksiko, Maria de Lourdes Sandoval Padilla (Lulú), kiu instruos por ni sian modelon de “Surpriza sorĉistino”. Interese kion tiu sorĉistino komunikos al ni?
03.11.2024, 20.00 - 21.30 laŭ la horzono de Francio (19.00-20.30 laŭ UTC)