92-a Itala Kongreso de Esperanto
Vico del Gargano (Foggia)

★ Internacia Evento
Kunveno/Evento

Itala Esperanto-Federacio kongresas...
La 92-a Itala Kongreso de Esperanto okazos en Vico del Gargano de la 22-a ĝis la 29-a de aŭgusto 2026 kaj la temo estos "Esperanto: lingvo de paco kaj de defendo de identecoj".
Vi povas ekde nun OFICIALE aliĝi!  
En la kadro de la mirinda regiono Apulio, kun ĝia brila maro, ni ĝuos semajnon da kulturo, amuziĝo kaj spektakloj.
Per ĉi tiu mallonga video, ni prezentas gustumadon de ĉio, kio atendos nin. https://youtu.be/BcyAD2dMCm0 
Aliĝu ĝis la 31-a de januaro por profiti la rabatitan kotizon!  — ĉe: kongreso.esperanto.it
Ni antaŭĝojas bonvenigi vin en Vico del Gargano.
Ni konstante informos vin pri la programo, ekskursoj kaj ĉiuj spektakloj, kiujn ni preparos por vi, en niaj  sociaj retoj kaj oficiala retejo.
Ni atendas vin en Vico del Gargano de la 22-a ĝis la 29-a de aŭgusto.
La LKK
kongreso.esperanto.it
kongreso@esperanto.it
Informoj

kongreso.esperanto.it/92
kongreso(ĉe)esperanto.it

Interesiĝantoj

3

Ensalutu por indiki vian interesiĝon

User profile pictureKim Henriksen


User profile pictureAnna Lowenstein


User profile pictureDebora Rossetti

Administranto