🖥 BRAZILO-KOREIO [BRAKO kaj BRAKUMO]
21:00 - 22:30
Ameriko/San_Paŭlo
Elekti horzonon
Renkontiĝo de du amikaj nacioj (Brazilo kaj Koreio) per Esperanto. Ĉiuj brazilaj, koreaj kaj mondaj esperantistoj estas invitataj por ĝui la mirindan etoson de interkonatiĝo.

Internacia

Renkontiĝo Brazilo-Koreio (BraKo) estas tre grava evento en Esperantio. Du tre malsimilaj landoj laŭ geografio, lingvo kaj kutimoj kuniĝos en virtuala renkontiĝo, uzante Esperanton, por interrilatiĝi. Koncernaj esper
Brazilo-Koreio-Banto1.jpg 301 kB
antistoj de tiuj landoj decidis streĉi la interamikiĝon. Brazilo kaj Koreio, malgraŭ la tre bonaj diplomatiaj kaj komercaj rilatoj, tre malmulte konas la vivon unu de la alia. Oni scias, ke la esperantistoj povos ŝanĝi tiun mankon. Per komuna lingvo kaj amikecaj sintenoj, ni povas krei ponton inter apartaj kulturoj. Oni esperas, ke tiu eksperimento de adekvata uzo de Esperanto, povos inspiri multajn aliajn esperantistojn elliri el siaj naciaj nestoj kaj bone praktiki tiun principan ekzercon de esperantismo por naski internaciajn konatiĝojn. Ni forte kredas ke duope laŭlande, ni povas pli intense koni unu la alian kaj tiel streĉi la amikecon inter tiuj du landoj. Ke multaj naciduopoj ekzistu per Esperanto. Ĉiuj alilandaj esperantistoj estas ĉiam bonvenaj por ĉeesti niajn renkontiĝoj.

Por partopreni... Vizitu la paĝon de la renkontiĝo: http://esperanto.brazilo.org/koreio-brazilo
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉