Deneuvre estas nun urbeto kvankam ghi jam ekzistis en la romia tempo.
Baccarat iama eksterkvartalo de Deneuvre estas nun urbo monde konata pro ghia produktado de kristalajhoj.
*
Rendevuo inter la 9a45 kaj la 10a antau la muzeo de la fontoj de Heraklo en Deneuvre (1 Place Jean-Marie Keyser 54120 Deneuvre). Vizito de la muzeo.
Tagmeze : pikniko che la bordo de la rivero Meurto (ne forgesu kunporti la manghajhojn !) Ni mendis pluvon sed char ghi ne plu estas disponebla de tri monatoj, ni nenion promesas !
Posttagmeze, diversaj eblajhoj :
-vizito de la moderna preghejo de Baccarat kun ghiaj modernaj vitrajhoj
-muzeo pri kristalo
-galerio pri juveloj
Eblas kunveturi ekde la stacidomo de Nancy : vi kontaktu nin !