Esperantista renkontiĝo sur la montpinto Ĉantorio
12:00 - 15:00 (MET)
Eŭropo/Varsovio
Elekti horzonon
Esperantista renkontiĝo sur la montpinto Ĉantorio en Sileziaj Beskidoj. Ni renkontiĝu ĉe "Horska chata Čantoryja"

Internacia

Tradicia, okazanta jam de 1927 jaro, Esperantista renkontiĝo sur la montpinto Ĉantorio en Sileziaj Beskidoj. Ni renkontiĝu ĉe "Horska chata Čantoryja" , kiu troviĝas ĉe ĉeĥa / pola landlimo, proksime al la slovaka. Eblas veni aŭ de ĉeĥa aŭ de pola flanko. 
 
La ĉeĥa montara kabano situas je distanco de 700 metroj de la montopinto, kiu troviĝas je 995 metroj super marnivelo. Eblas atingi la pinton per telfero (ŝnurtrajno) de pola urbeto Ustroń Polana. Alternative, oni povas supreniri perpiede de Ustroń je distanco 3 km (1 horo). Perpiede de Nýdek, Nýdečanka (Ĉeĥio) la vojo estas 5 km longa kaj oni bezonas supreniri al la pinto dum ĉirkaŭ 2 horoj. Sur la pinto estas kontruita alta vidturo.
 
Oni ne devas aliĝi, simple venu kaj ĝuu la renkontiĝon kun diverslandaj samideanoj ĉe bela montara naturo.