🖥 ✝️ La Liturgio de la Vorto — 4a Dimanĉo de Advento, jaro B
12:00 - 12:15
Eŭropo/Londono
Elekti horzonon
La Liturgio de la Vorto en esperanto kun legaĵoj laŭ la liturgia kalendaro de la Romkatolika Eklezio.

Internacia

„Rosu, ĉieloj, de supre, * kaj el vi, nuboj, venu la Justulo!” Pretiĝu por la Naskiĝo de la Sinjoro kune kun aliaj esperantistoj, partoprenante la Liturgion de la Vorto por la 4a dimanĉo de Advento. 😊 En nia lasta dimanĉa liturgio ni kontemplas la momenton kiam la ĉefanĝelo Gabrielo venis al la Virgulino Maria, por anonci al ŝi la ravan planon, kiun Dio havis por ŝi — venigi pere de ŝi al la mondo la Savanton kaj la Elaĉetanton! La beata Virgulino estu por ni la ekzemplo de senĉesa humileco antaŭ Dio kaj de perfekta obeemo al Li. 🙏

4a Dimanĉo de Advento B-01.png 1,13 MB
Dankon al ĉiuj kunpreĝantoj! 💚 Tuj post la dimanĉa premiero, en la paĝo de la projekto „La Liturgio de la Vorto” mi afiŝos ligilon al la liturgio de la Kristnaska nokto. Komuna celebrado okazos ĵaŭdon, je la 18:00 UTC (19:00 CET).
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉