🖥 ✝️ La Liturgio de la Vorto — 3a Dimanĉo de Advento, jaro B
12:00 - 12:15
Eŭropo/Londono
Elekti horzonon
La Liturgio de la Vorto en esperanto kun legaĵoj laŭ la liturgia kalendaro de la Romkatolika Eklezio.

Internacia

Bonvenon al nia tria liturgia renkontiĝo, dum kiu ni volas kune celebri la Liturgion de la Vorto. Ni aŭskultos unu plian antaŭanoncon de la Mesio el la libro de la profeto Jesaja, ĝojplenan kanton de la Beata Virgulino Maria, admonon de sankta Paŭlo ĝoje atendi la plenumon de la promesoj de Dio kaj la dialogon, en kiu sankta Johano la Vojpretiganto klarigas sian mision.

3a Dimanĉo de Advento B-01.png 1,94 MB
Dankon, ke vi volis kune kun ni pretiĝi por la alveno de Kristo. 😊 Se vi konas aliajn esperantistojn, kiuj povus profiti de tia komuna legado de la Vorto de Dio, konigu al ili ĉi tiun projekton, por ke ĉiuj povu atingi la perfektecon de la kristana vivo, laŭ la konsilo de sankta Paŭlo: „Ĝoju ĉiam, preĝu senĉese”. 😉

Vizitu la paĝon de la projekto „La Liturgio de la Vorto”.
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉