14:00 - 20:00 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
Esperantlingva ludado kaj babilado ĉe glaciaĵejo

Loka

Al la februara ludado venis 9 homoj kaj ni ludis la jenajn 4 ludojn: Patchwork, Tabuo en Esperanto, Rasende Roboter, kaj Trumpet.


Post unu monato ni renkontiĝos kaj ludos denove, nome dum sabato, la 9a de marto.

Bonvole kunportu ludojn se vi volas! Ĉiaj ludoj bonvenas! Ĉar ni uzas la spacon de la kafejo indas aĉeti manĝaĵo(j)n aŭ trinkaĵo(j)n dum la ludado, sed estas sufiĉe granda elekto, inkluzive de vegetaraj kaj veganaj ofertoj, kaj ne nur glaciaĵo kaj desertoj.

Jen la bazaj informoj:

Kiam? je sabato, la 9a de marto 2024 ekde la 14a horo, ĝis la 20a horo

Kie? ĉe Eiscafé Kibo
Transvaalstraße 13
13351 Berlin (Wedding)
publika transporto: U6 Rehberge aŭ Seestraße, bushaltejo Transvaalstr.

Organizanto: Jessica Grasso

📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

berlinaludado.wordpress.com
abeloabeloabelo(ĉe)gmail.com
Transvaalstraße 13, 13351 Berlin

Interesiĝintoj

Administranto
User profile pictureJessica Grasso