La duan sabaton de la monato, Esperanto-Domo en Sidnejo estos malfermita por scivolemaj homoj.
Novuloj, kaj esperantistoj, kiuj ŝatus praktiki la lingvon, estos tre bonvenaj.
Joanne Cho (instruistino kaj sperta esperantistino dum 3 jardekoj) gvidos vin per la programo:
1. “Kio estas Esperanto kaj ĝia celo?”
2. Enkonduko al mirindaj iloj en la Esperantujo: Eventa Servo, Pasporta Servo, UEA Facila, Varsovia Vento ktp.
3. Enkonduko al Esperanto-Domo, la Esperanta Biblioteko kaj la gastĉambro
4. Leciono por bazaj konversaciaj kapabloj en Esperanto
5. Demandoj kaj Respondoj
Joanne salutos vin tie, kaj volonte gvidos individuojn aŭ grupojn al la mirinda mondo de Esperanto.
Bonvolu registri vian intereson hodiaŭ per Joanne, telefone: 0413 087 340.