Zamenhof-Vespero
19:00 - 21:00
Eŭropo/Londono
Elekti horzonon
Zamenhof-Vespero

Loka



Venu al Highbury por festi kun ni la Zamenhofan tagon!

Tri membroj de la klubo (Rico, Gabriel kaj Julian) prezentos al ni la teatraĵeton "Ne tute, nur duone", kiu gajnis la unuan premion en la Belartaj Konkursoj en 2020 (kategorio skecoj) kaj estis prezentita okaze de la Belartaj Konkursoj dum la pasinta Universala Kongreso en Torino. La tekston verkis Tiberio Madonna el Italujo.

Ĉi tiu renkontiĝo okazas ĉeeste en Londono ne per Zoom. La kunvenejo troviĝas ĉe 89 Ronalds Road, London, N5 1XQ  (mapo). Atentu, ke por malfermi la kradon, oni bezonas enirkodon. Bv kontakti nin por havi ĝin.