🖥 Daŭripova akvomastrumado
13:00 - 15:00 (MET)
Eŭropo/Amsterdamo
Elekti horzonon
Enkonduko de Inge de Bruin pri la Celo de UN garantii al ĉiuj homoj puran akvon kaj higienon

InternaciaLokaAlia

Invitilo por la kunveno de la Amsterdama Rondo en dimanĉo, la 8a de majo, 13a horo
 
La  8-an de majo 2022, je la 13.00a horo, ni renkontiĝos en « De Koopermoolen », Warmoesstraat 5 Amsterdam, kaj samtempe ni provas ebligi kontakton per ZOOM (vidu sube).

Por ni parolos Inge de Bruin, el esperantista familio, pri : 

Celo ses de la 17 celoj por daŭripova evoluigo de Unuiĝintaj Nacioj estas: garantii al ĉiuj homoj haveblan kaj daŭripovan mastrumadon de akvo kaj sanitaraj sistemoj, mallonge dirite: Puran Akvon kaj Higienon.
Sed en ĉi tiu momento ankoraŭ unu el kvar homoj sur nia tero ne havas aliron al sekuraj akvoservoj. 
Kreskanta monda loĝantaro, kun plialtiĝanta vivnivelo plialtigas la akvopostulon. Ĉiaj substancoj poluas la urĝe bezonatan akvon.
Pro klimatŝanĝiĝo en iaj regionoj falas pli da pluvo, kaŭzanta inundojn kiam temas pri daŭraj pluvegoj. En aliaj regionoj sekeco minacas la pluvivadon de plantoj, bestoj kaj homoj.
Havigi dolĉan akvon al la tutmonda homaro estas defio.

Ligilo por ZOOM:
Time: May 8, 2022 01:00 PM Amsterdam, Berlin, Rome, Stockholm, Vienna
Meeting ID: 488 208 5646
Passcode: 1994b

201005-BEN-23.jpg 401 kB









--------------
En la 21a de majo Esperanto Nederland havos sian jarkunvenon en Lunteren, en Partycentrum « Floor », Dorpsstraat 36. Eniro de la 10a horo. La kunveno komenciĝos je la 10.30a h. Senpage !
De la 3a-6a de junio Germana Esperanto Kongreso en kunlaboro kun Esperanto Nederland en Oldenburgo. https://www.esperanto.de/eo/gek2022
 
Esperanto – Internacia lingvo
 
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉