18:00 - 19:00 (MET)
Eŭropo/Prago
Elekti horzonon
Kunveno en la Civitana klubejo

Loka

krycijmena.jpg 58,8 kB
Mi ludos "Kodaj nomoj" en esperanto. Kodaj Nomoj estas ĉeĥa-devena tablo-ludo, kiu estis jam tradukita en mulatajn lingvojn.
Ludos du teamoj de “spionoj”, la ruĝa kaj la blua teamoj. Sur la tablo estas vortoj. La vortoj povas esti kaŝnomoj de spionoj el la ruĝa aŭ la blua teamoj, ordinaraj homoj aŭ murdisto. La ĉefo de teamo, kiu estas en vico, diros unu vorton (kiu ne estas sur la tablo) kaj unu numeron. Lia teamo devos laŭ tiu aludo dedukti, unu aŭ pli kaŝnomoj spionoj el sia teamo. Venkos teamo, kiu trovis kiel la unua ĉiujn siajn spionojn. Se la teamo montros murdiston, la teamo malvenkas.

Preparos: Milan Kolka

Sonorilo „Občanský klub“. Bonvolu uzi la novan sonorilbutonon en la ĉefa sonoriltabulo.

La programo povas ŝanĝiĝi. Bonvolu vidi ankaŭ programon en malnova retpaĝaro. Ĝi estas ĝisdatigita pli ofte. Programo pro venonta renkontiĝo estas publikata kiel okazaĵo en kluba fejsbuka paĝo. Niaj membroj kaj favorantoj ricevas invitilon ankaŭ retpoŝte.
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉