ANF, la Asocio Nova Familio estas organizaĵo kiu helpas georfojn en Goma, en DR Kongo, regiono kie de pli ol 20 jaroj regas militoj. Aŭdu pri la unua vizito el Eŭropo post pluraj jaroj kaj kion la gasto Frederic rakontas pri siaj vojaĝo kaj travivaĵoj ĉe la asocio kaj aldone la plej freŝajn novaĵojn el Goma.
Rakontos pri tio Betti Maŭl, ano de la estraro de ANF, en la Antverpena Grupo vendredon la 24an de februaro je la 20a horo.
Kiu ne povas surloke ĉeesti povas peti ligilon por spekti la prelegon per Zoom. Skribu al esperanto-antwerpen@esperanto.be