🖥 Reta ludado dum decembro
14:00 - 23:59 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
Ni renkontiĝos rete por ludi kaj babili

Alia

Al la novembra ludado en kafejo Kibo venis 11 homoj kaj ni ludis jenajn 6 ludojn: Telephone Pictionary, Thurn und Taxis, Set, 6 Nimmt, Tabuo en Esperanto, kaj Solo.


Dum decembro mi bedaŭrinde ne organizos ludadon en kafejo – dum la komenca parto de la monato mi ne havas liberan sabaton, kaj poste la kafejo estos fermita pro vintraj ferioj. Kompreneble iu alia rajtus plani ludadon – mi ne havas monopolon, kaj eĉ reklamus ĝin. 🙂

La sekva ludado en kafejo okazos dum januaro. Mi poste anoncos la detalojn.

Sed, dum decembro okazos reta ludado!

Kiam? je sabato, la 30a de decembro 2023 ekde la 14a horo, ĝis neniu plu emas 🙂

Kie? Ni renkontiĝos ĉe https://meet.jointech.dev/retakiboludado (atentu – nova retpaĝo!) kaj poste kune ludos ĉe BrettspielWelt kaj/aŭ BoardGameArena

Organizanto: Jessica Grasso

📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

berlinaludado.wordpress.com
abeloabeloabelo(ĉe)gmail.com

Interesiĝintoj

Administranto
User profile pictureJessica Grasso