🖥 Reta kunveno de Esperanto Lille
19:00 - 21:00 (MET)
Eŭropo/Parizo
Elekti horzonon
Ni kune festu la Zamenhofan Tagon

Loka

Karaj amikoj,

Espereble vi bone fartas dum tiuj malfacilaj tempoj. Malfacilaj por ni
kaj ankaŭ por niaj asocioj kiuj ne povas libere kunveni.

Ni ŝatus proponi al vi retan kunvenon por kune (modeste) festi la
Zamenhofan Tagon. La kutimajn kukojn kaj trinkaĵojn ni ne povas proponi,
sed ni tiamaniere renkontiĝu, babilu, eventuale konatiĝu kun novuloj...
Tiu retkunveno povus okazi mardon la 15an de decembro, je la 19:00.

Ne timu la teknikaĵojn, vi simple aliru tiun retejon:

https://meet.jit.si/EsperantoLille

Tiu reta "salono" estas ĉiam alirebla, la klubo de Lillo uzas ĝin por
kursoj mardon vespere.

Pere de komputilo, la retejo plej bone funkcias kun la navigilo Chrome
aŭ Chromium. Oni devas esti atentema pri la konekto, kelkfoje estas pli
bone alproksimigi la komputilon al la modemo aŭ eĉ uzi draton.
Kompreneble oni bezonas kameraon kaj mikrofonon. Pere de saĝtelefono vi
devas elŝuti la apon Jitsi.

Amikajn salutojn,

Katja Boen

Sekretario de la Norda Federacio
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

boencathie(ĉe)hotmail.fr

Administranto